Turgeco

osmazaj statoj de plantĉelo (plasmolizo) super la bildoj: hopertona, izotona, hipotona
sub la bildoj: plasmolizo, limplasmolizo, turgeco

Turgeco (aŭ Turga premo) estas esprimo de plantofiziologio kaj ĉelbiologio. Ĝi estas la premo de ĉellikvo sur la ĉela muro. Se la osmoza valoro en la ĉelo estas pli alta ol en la ĉirkaŭanta apoplasto, ĝi ensorbas per deplasmolizo akvon. La plialtiĝanta premo en la ĉelo streĉas la ĉirkaŭantan ĉelan muron. La elasta murapremo kompensas la turgecon. Je ĝia plej alta valoro la ĉelo atingas la staton de „plena turgeco“. La ĉelo nomiĝas tiam plenturga. Se la osmoza valoro de la ĉirkaŭanta medio pli alta ol tiu en la ĉelodes (hipertona medio), la turgeco sinkas. Potoplasto loziĝas de la ĉela muro (→ plasmolizo). La kunlaboro de turgeco kaj premo de la ĉela muro kaŭzas la stabileco de herbaj, neligniĝintaj plantoj.

La turgo en plantĉelo havas valoron de 0,07 ĝis 4 Megapaskalo.[1]

  1. Hans Kleinig, Uwe Maier: Zellbiologie. Ein Lehrbuch. Begründet von Hans Kleinig und Peter Sitte. 4. Auflage. Fischer, Stuttgart 1999, ISBN 3-437-26010-3.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search